-
|Romanos 3:1| Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido?
-
-
-
|Romanos 3:2| Multa en cxiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
-
-
-
|Romanos 3:3| CXu do estas grave, se kelkaj ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
-
-
-
|Romanos 3:4| Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.
-
-
-
|Romanos 3:5| Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
-
-
-
|Romanos 3:6| Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon?
-
-
-
|Romanos 3:7| CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?
-
-
-
|Romanos 3:8| kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
-
-
-
|Romanos 3:9| Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;
-
-
-
|Romanos 3:10| kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu;
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
