-
|Romanos 15:1| Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la nefortaj, kaj ne placxi al ni mem.
-
-
-
|Romanos 15:2| CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.
-
-
-
|Romanos 15:3| CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
-
-
-
|Romanos 15:4| CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
-
-
-
|Romanos 15:5| Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laux Kristo Jesuo;
-
-
-
|Romanos 15:6| por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
-
-
-
|Romanos 15:7| Tial akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
-
-
-
|Romanos 15:8| CXar mi diras, ke Kristo farigxis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
-
-
-
|Romanos 15:9| kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
-
-
-
|Romanos 15:10| Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
