-
|1 Coríntios 3:1| Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.
-
-
-
|1 Coríntios 3:2| Mi nutris vin per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis; kaj ecx nun vi ne kapablas;
-
-
-
|1 Coríntios 3:3| cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj?
-
-
-
|1 Coríntios 3:4| CXar kiam unu diras:Mi estas de Pauxlo; kaj alia:Mi estas de Apolos; cxu vi ne estas homoj?
-
-
-
|1 Coríntios 3:5| Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis.
-
-
-
|1 Coríntios 3:6| Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.
-
-
-
|1 Coríntios 3:7| Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.
-
-
-
|1 Coríntios 3:8| Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.
-
-
-
|1 Coríntios 3:9| CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.
-
-
-
|1 Coríntios 3:10| Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
