-
|1 Coríntios 12:1| Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
-
-
-
|1 Coríntios 12:2| Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
-
-
-
|1 Coríntios 12:3| Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
-
-
-
|1 Coríntios 12:4| Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
-
-
-
|1 Coríntios 12:5| Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
-
-
-
|1 Coríntios 12:6| Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj.
-
-
-
|1 Coríntios 12:7| Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
-
-
-
|1 Coríntios 12:8| CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;
-
-
-
|1 Coríntios 12:9| al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
-
-
-
|1 Coríntios 12:10| kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
