-
|Tiago 3:1| Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon.
-
-
-
|Tiago 3:2| CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.
-
-
-
|Tiago 3:3| Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.
-
-
-
|Tiago 3:4| Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.
-
-
-
|Tiago 3:5| Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
-
-
-
|Tiago 3:6| Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
-
-
-
|Tiago 3:7| CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
-
-
-
|Tiago 3:8| sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.
-
-
-
|Tiago 3:9| Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio;
-
-
-
|Tiago 3:10| el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
