-
|Oséias 5:1| Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
-
-
-
|Oséias 5:2| Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.
-
-
-
|Oséias 5:3| Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.
-
-
-
|Oséias 5:4| Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.
-
-
-
|Oséias 5:5| La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.
-
-
-
|Oséias 5:6| Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili.
-
-
-
|Oséias 5:7| Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.
-
-
-
|Oséias 5:8| Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!
-
-
-
|Oséias 5:9| Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.
-
-
-
|Oséias 5:10| La princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon.
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
