-
|Colossenses 2:1| Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno;
-
-
-
|Colossenses 2:2| por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,
-
-
-
|Colossenses 2:3| en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.
-
-
-
|Colossenses 2:4| Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.
-
-
-
|Colossenses 2:5| CXar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.
-
-
-
|Colossenses 2:6| Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,
-
-
-
|Colossenses 2:7| enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.
-
-
-
|Colossenses 2:8| Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;
-
-
-
|Colossenses 2:9| cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco,
-
-
-
|Colossenses 2:10| kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
