3 João


  • |3 João 1:1| La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.

  • |3 João 1:2| Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

  • |3 João 1:3| CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.

  • |3 João 1:4| Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

  • |3 João 1:5| Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,

  • |3 João 1:6| kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio,

  • |3 João 1:7| cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.

  • |3 João 1:8| Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

  • |3 João 1:9| Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.

  • |3 João 1:10| Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.