2 João


  • |2 João 1:1| La presbitero al la elektita sinjorino kaj sxiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaux cxiuj, kiuj konas la veron;

  • |2 João 1:2| pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam:

  • |2 João 1:3| Graco, kompato, paco, estos cxe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.

  • |2 João 1:4| Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.

  • |2 João 1:5| Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.

  • |2 João 1:6| Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.

  • |2 João 1:7| CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo.

  • |2 João 1:8| Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.

  • |2 João 1:9| CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.

  • |2 João 1:10| Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;


COOKIES

Utilizamos cookies para oferecer melhor experiência, melhorar o desempenho, analisar como você interage em nosso site e personalizar conteúdo. Ao utilizar este site, você concorda com o uso de cookies.

Dados Essenciais

Os dados essenciais são necessários para executar o site que você está visitando. Você não pode desativá-los.