-
|Lamentações 5:11| La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.
-
-
-
|Lamentações 5:12| La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.
-
-
-
|Lamentações 5:13| La junuloj devas porti muelsxtonojn; La knaboj falas sub la lignosxargxoj.
-
-
-
|Lamentações 5:14| La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.
-
-
-
|Lamentações 5:15| Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.
-
-
-
|Lamentações 5:16| Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!
-
-
-
|Lamentações 5:17| Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:
-
-
-
|Lamentações 5:18| Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta, Ke vulpoj vagas sur gxi.
-
-
-
|Lamentações 5:19| Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
-
-
-
|Lamentações 5:20| Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?
-
-
Português
Italiano
Espanhol
Inglês
Francês
Árabe
Mandarim
Hindu
Alemão
Esperanto
